Listen to the radio
Search on wikimic.org...
Artist

Amindaj

The Esperanto group of traditional Cuban music AMINDAJ (pron. ah-MEEN-dye) was founded on 30 August 2009 by Graciela Morgado Rodríguez – a teacher, and president of the local Esperanto club in the town of Contramaestre – with the purpose of making Esperanto more widely known throughout the Cuban culture.
Graciela gathered a group of young Esperantists, some from the provincial arts school in Santiago de Cuba and other enthusiastic musicians, all with great interest for the project. Two dancers were added to show during performances how one dances to traditional Cuban music.
From its beginning the group could count on the unconditional support of Julio César Tamayo Salas. After several months of painstaking rehearsal, the band presented its first performance on 4 February 2010 in the city cultural center of Isidro Iglesias del Rey before an Esperanto audience. The second occurred on 13 March of the same year in the cinema/theater Belic in Contramaestre with the participation of the president of the Cuban national Esperanto association, who at the time was Julián Hernández Angulo, writer and composer of most of the songs interpreted by Amindaj.
Julián proposed that Amindaj take part in the 95th Universal Congress of Esperanto (Universala Kongreso, or UK) to represent Cuban musical culture.
Amindaj played in the «Café Cantante» of the Palace of Conventions and in the National Theater of Cuba in Havana for the UK in July 2010, during which they were exceptionally warmly received. Following these performances Amindaj was invited to play for the young people’s congress (Internacia Junulara Kongreso, or IJK), which took place in Villa Jibacoa. After the enormous success of their IJK concert, Łukasz Żebrowski (current president of the Esperanto youth organization TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) and Ana Montesinos organized a collection to help the band record its first album. Thereafter Roy McCoy of UEA proposed to Vinilkosmo the production of the album.
After their return to Contramaestre several changes took place in the band, which was now getting ready to make the album. Abdel Cabrera (a professional musician) proposed his help to the band and became its director some time later. The singer Annelis Almarares Martínez was invited for the recording, which was made in the Puig Studio in Granma province in the beginning of 2011.

From its inception Amindaj has continued to combine dance, Esperanto and Cuban traditional music using typical instruments (the Cuban guitar tres, congas, bongos, guajo, güiro, etc.), which create a sound specialy and originally unique to the band.

Presently the band consists of:
Graciela Morgado Rodríguez: general director and manager
Abdel Cabrera Hierrezuelo: director – violin
Carlos Rafael Lolo Mendoza: musical director and arranger – Cuban tres
Yoandris Baños Carrión: contrabass
Yamir Sánchez Fajardo: guitar
Salvador Guillermo Gómez Parra: drums – congas, bongos, cowbell
Amilkar Fajardo Morgado: litle drums – maracas, guajo and güiro (notched gourd)
Guillermo Sánchez Cordero: lead singer
Adaelsi Castellanos Pérez (Adita): dancer
Gricel Ramírez Cardoza: dancer

*****

Esperanto :

La 30an de aŭgusto de 2009, la profesorino kaj prezidantino de la Urba Esperanto-grupo de Contramaestre, Graciela Morgado Rodríguez, fondas la esperanto-bandon de kuba tradicia muziko AMINDAJ, kun la celo diskonigi esperanton pere de la kuba kulturo.
Graciela kunigis grupon de junaj esperantistoj, iuj el la Provinca Arta Lernejo en Santiago de Cuba, kaj aliaj, pasiaj muzikistoj, kun granda intereso por la projekto. Du dancistinoj kompletigis la bandon por montri sceneje, kiel oni dancas la kuban tradician muzikon.
Jam de la komenco la bando povis kalkuli pri la senkondiĉa subteno de Julio César Tamayo Salas. Post kelkaj monatoj de penigaj ekzercadoj, la bando faris sian unuan prezenton la 4an de februaro de 2010 en la Urba Kulturdomo de Isidro Iglesias del Rey antaŭ esperanto-publiko. La dua okazis la 13an de marto de la sama jaro en la kinejo-teatro Belic de Contramaestre kun la partopreno de la prezidanto de la Nacia Esperanto-Asocio de Kubo, kiu tiam estis Julián Hernández Angulo, aŭtoro kaj komponisto de la plimulto el la kantoj interpretitaj de Amindaj.
Julián mem proponis que Amindaj partoprenu la 95an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Havano, por reprezenti la kuban muzik-kulturon.
Amindaj estis varme akceptataj kiam en julio de 2010 ili ludis en la koncert-kafejo de la Kongresejo kaj en la Nacia Teatro de Kubo en Havano, kadre de la UK. Post tiuj prezentoj Amindaj ricevis inviton por ludi en la junulara kongreso (IJK) en Villa Jibacoa. Post la sukcesego de la koncertprezento en la IJK, Łukasz Żebrowski, nuna TEJO-prezidanto, kaj Ana Montesinos organizis monkolekton por helpi la bandon registri sian unuan albumon, kies produktadon Roy McCoy de UEA proponis al Vinilkosmo.
Post la reveno en Contramaestre okazis kelkaj ŝanĝiĝoj en la bando, kiu preparis sin por la registrado de la albumo. Abdel Cabrera (profesia muzikisto) proponis sian helpon al la bando kaj iĝis ĝia direktoro iom poste. Cetere, oni invitis la kantistinon Annelis Almarares Martinez por la registrado, kiu okazis en Estudios Puig en la Provinco Granma komence de la jaro 2011a.

De sia stariĝo, Amindaj daŭre kunigas la dancon, esperanton kaj la kuban tradician muzikon ludatan per tradiciaj instrumentoj (kuba gitaro treso, kongaoj, bongoj, guajo, guiro, ktp) kiuj estigas tiun specialan kaj originalan sonon propran al la bando.

Nuntempe la bando konsistas el:
Graciela Morgado Rodríguez: ĝenerala direktorino kaj reprezentanto
Abdel Cabrera Hierrezuelo: direktoro - violono
Carlos Rafael Lolo Mendoza: muzika direktoro, aranĝisto – kuba treso
Yoandris Baños Carrión: kontrabaso
Yamir Sánchez Fajardo: gitaro
Salvador Guillermo Gómez Parra : perkutiloj – kongaoj, bongoj, sonorilo
Amilkar Fajardo Morgado: etaj perkutiloj – marakoj, guajo kaj guiro (kalabas-raspilo)
Guillermo Sánchez Cordero: voĉoj, kantisto
Adaelsi Castellanos Pérez (Adita): dancistino
Gricel Ramírez Cardoza: dancistino